Universala Esperanto-Asocio

La Espero

(Esperanto 世界语 Esperanto)

En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu gxi al loko

Ne al glavo sangon soifanta
Gxi la homan tiras familion
Al la mond' eterne militanta
Gxi promesas sanktan harmonion

Sub la sankta signo de l'espero
Kolektigxas pacaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj

Sur neuxtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacigxos
Gxis la bela songxo de l'homaro
Por eterna ben' efektivigxos